Scienca Muzeo de Londono


Scienca Muzeo de Londono
scienca muzeo
nacia muzeo
eldonejo de malfermita aliro
teknika muzeo
muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo South Kensington
Adreso Exhibition Road, South Kensington, London, SW7 2DD
Poŝtkodo SW7 2DD
Arkitekto(j) Richard Allison vd
Estiĝo 26-a de junio 1909
Malfermo 1857
Direktoro Ian Blatchford
Koordinatoj 51° 29′ 51″ N, 0° 10′ 29″ U (mapo)51.4975-0.17472222222221Koordinatoj: 51° 29′ 51″ N, 0° 10′ 29″ U (mapo)
Scienca Muzeo de Londono (Granda Londono)
Scienca Muzeo de Londono (Granda Londono)
DEC
Situo de Scienca Muzeo de Londono
Map
Scienca Muzeo de Londono
Jaraj vizitantoj: 2 989 000 (2012) Redakti la valoron en Wikidata
Parto de Scienco-Muzea Grupo vd
Retpaĝo https://www.sciencemuseum.org.uk/
vdr

La Scienca Muzeo de Londono (angle The Science Museum) estas muzeo de naturscienco kaj teknologio sur Exhibition Road en South Kensington, Londono. Ĝi estis establita en 1857 kaj estas unu el la ĉefaj vidindaĵoj de Londono kun 2.7 milionoj da vizitantoj ĉiujare [1].

Kiel aliaj publike financitaj naciaj muzeoj en la UR, la Scienca Muzeo ne ŝargas enirkotizon, sed kelkaj provizoraj ekspozicioj povas altiri enirkotizon. La muzeo estas parto de la Science Museum Group (SMG) estinte kunfandita kun la Science and Industry Museum en Manĉestro en 2012.

La muzeo situas apud la Naturhistoria Muzeo kaj antaŭe estis ligita al ĝi tra publika koridoro kiu nun estas fermita. La plej proksima Londona metrostacio estas South Kensington; Subtera vojo ligas la muzeojn al la stacidomo.

Aldone al muzeaj operacioj, la Scienca Muzeo estas internacie agnoskita esplorinstitucio. Ĝis la 1960-aj jaroj, la biblioteko estis la nacia biblioteko de la UR por natursciencoj, medicino kaj teknologio. Ĝi estas prizorgita komune kun la biblioteko de Imperia Kolegio Londona.

Komence de la 21-a jarcento, la muzeo spertis serion de renovigadoj.

La muzeo havas pli ol 300,000 objektojn en sia kolekto, kun pluraj famaj ekspoziciaĵoj kiel La Raketo de Stephenson, Puffing Billy, la unua jetmotoro, rekonstruo de Francis Crick kaj la modelo de DNA de James Watson, kelkaj el la plej malnovaj pluvivaj vapormaŝinoj, a funkcia ekzemplo de la Diferenca maŝino (difference engine) de Charles Babbage kaj la unua prototipo de la dekunua-jarmila Horloĝo de la Longa Nuno. Ekzistas plurcent interagaj ekspoziciobjektoj, kaj IMAX 3D kinejo, same kiel la medicina historiokolekto de Henry Wellcome.

  1. ALVA – Association of Leading Visitor Attractions (2019). Arkivita el la originalo je 16 December 2020. Alirita 23 April 2022.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy